PJESA I [1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10]

PJESA II

[11] [12] [13] [14] [15] [16] [17] [18] [19] [20]
FJALORI Esp-Shqip Shqip-Esp


La Dudeka Leciono

Jen ni alvenis al la fino de nia lernokurso de Esperanto. Ni esperu ke vi jam profitis sufic'e multe, posedis vortaron, gramatikon, sintakson kaj kapablas flue paroli kaj skribi en Esperanto. C'u vi?

Tasko: Traduku
 
duobla kvarobla triope duonigi trioble tricigaredingo
s'uldanto kasisto fluideco riparebla s'parema s'parkaso
tondilo vitraj'o bankc'eko pos'tc'eko s'rau'bingo fingringo
sentiva produktiva pagiva elektrizi kuprizi malmunti

Noto: Ne forgesu kion signifas "obl", ing" "iv" "iz" !

Prepozicio kiel adjektivo
 
La tiea Esperanto-grupo estas tre vigla.
La hodiau'a kunveno estis neinteresa.

Komparativo
 
La vivo ne c'iam estas tia, kia g'i devus esti.
C'u estas bone havi tiom da mono, kiom li?
Li estas tiel granda, kiel mi.
S'i estas tia bela, kia sia patrino.

La vorto"J'us"
 
Mi j'us banis min.  S'i j'us telefonis al mi.

La artikolo "La"
 
Mi mang'is panon.  Mi mang'is la panon

C'u vi povas diri la diferencon?
 
 

Parkerigu la jenan kanzonon verkita de Zamenhof

Ho, mia Kor'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile

El mia brusto nun ne saltu for

Jam teni min ne povas mi facile

Ho, mia kor'

Ho mia kor', post longa laborado

C'u mi ne venkos en decida hor'

Sufic'e! Trankvilig'u de l' batado

Ho, mia kor'.




Lasta teksto

Flua parolado dank' al c'iama praktikado

La postan tagon, c'iuj partoprenintoj forlasis la gastejon. Ili inters'ang'is siajn adresojn kaj promesis viziti unu la alian kiel eble plej baldau'. Marko kaj John, kiuj decidis pluvojag'i kune, nun trovig'as c'e samideano en la sudo de Au'strio. Ties domon ili trovis facile: ili log'as en "Esperanto-strato". Ambau' g'ojas, c'ar li estas interesa, helpema viro, kies spertojn ili baldau' povus uzi. Marko kaj John estas estontaj sciencistoj kaj c'i-rilatan profesion havas ankau' au'stra esperantisto. La loka esperantista societo estas sufic'e granda kaj pro alveno de eksterlandanoj, la nombro de c'eestantoj duoblig'is. Kun plezuro niaj du amikoj parolis al ties anoj pri siaj landoj kaj kutimoj. La intereso estis tre granda kaj multnombraj estis la demandoj. Marko rimarkis, ke li nun parolas pli kaj pli frue. Ankau' en la germana lingvo li progresis pro la c'iama ebleco g'in apliki. Liaj gepatroj miros, kiam li hejmenvenos.

Demandoj:

Kial John kaj Marko pluvojag'os kune? Kion faris ili ambau' en Au'strio? Kio helpis al ili igi pli fluan ilian paroladon?
 
 

Ankorau' fragmento el nia moderna literaturo. Nome el la romano de Ismail Kadare

La generalo de la Morta Armeo

Li rigardis malestime la specialiston, turnis la dorson kaj ekforig'is.

-Atendu kamarado,- vokis al li la maljuna laboristo.

-Ho vi, haltu tie,-kriis al li la au'toc'ara s'oforo.

-Vi ne hontas,-diris la farmano sin turnante.-Vi opinias ke la homoj estas stultaj? Vi opinias ke ni ne vidis kiam vi alvenis antau' dek tagoj kaj fosis de matene g'is vespere?

-Ankau' c'i tio nin mankas,- diris la pastro je mallau'ta voc'o.

- Kiuj? Ni ?

-Vi, jes. Je c'i tiu nigra veturilo kaj je c'i tiu kovrita au'toc'aro.

-Ha, atendu, -diris senatendite la specialisto,- c'u vi c'eestis tie kiam okazis c'i tio ?

- Ne, ni vidis vin de malproksime.

La specialisto balancis la kapon.

-S'ajnas ke mi komprenis,-diris li. Certe devus esti tiuj aliaj. Kia konfuzo!

-Al kio oni rilatas? -demandis la generalo.

-Al mi s'ajnas ke antau' ni pasis tiu leu'tenanto generalo kun lia civilulo.

-C'u tiuj faris c'i tion?

-Mi estas certa. Ne povas esti alie.

La farmano, parolante je gestoj, rakontis ion al la laboristoj kaj al la s'oforo.

-Kiel estas eble? -diris la generalo.

-Ili ne havas precizajn kartojn kaj notojn. Eble ili konsideris ke tiuj estis la tomboj de iliaj soldatoj.

-C'iuokaze li povis demandi landanojn. Poste la medalionoj, -diris la pastro.

-C'i tio malspiritigis ankau' min, -diris la specialisto mordante iomete malsupran lipon.

-C'i tio estas grava perforto, -diris la generalo.

-Ne estas la unua fojo ke ili faras c'i tiun aj'on, -diris la specialisto. -Oni rakontis al mi ke ie, sude, ili malkovris erare du fas'ist-kunlaboristajn tombojn, dum en alia loko malkovris malnovan mahometanan tombon.

-Kaj ili prenis la ostojn?

-Jes.

-Reve! -diris la generalo.

-Ili senkonsciig'as! Kiu devigis ilin fari c'i tiu aj'on?

-Povas esti rezono, -diris enpensigita la specialisto. -Mi dubas pri unu rezono.

-Kion?

La specialisto hezitis respondi.

Elalbanigis Vasil Pistoli

Tasko: Traduku c'i fragmenton kaj komparu vian tradukaj'on kun la originalo (C'apitro XV)

Pas(Malantau'en)Ballina(C'efpag'o)Perpara(Antau'en)