PJESA I |
||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
PJESA II |
[18] |
FJALORI |
Esp-Shqip |
Shqip-Esp |
La
Dekoka Leciono
Saluton!
Hodiau' ni mencios ankau' la afiksojn -ne tiel kutimaj por ni sed kiuj uzatas en Esperanto. Ni c'erpis ilin el "ABC-Gramatiko de Esperanto", eldono de Internacia Esperanto Instituto en Hago.
Bon |
bons'anca |
bongusto |
|||
C'e |
c'eesti |
c'emane |
c'etabla |
||
C'ef |
c'efurbo |
||||
C'i |
c'i-kune |
c'i-foje |
|||
C'irkau' |
c'irkau'premi |
c'irkau'aj'o |
|||
C'j |
Viktoro-Vic'jo |
Onklo-oc'jo |
|||
De |
Demeti |
deveni |
|||
Dis |
disdoni |
disvastigi |
|||
Du |
dulingva |
dusenca |
|||
Duon |
duonplena |
duonvoc'e |
|||
Ek |
Ekbruli |
||||
Eks |
Eksedzino |
||||
Ekster |
Eksterlanda |
||||
El |
Ellerni |
elspezi |
|||
Fi |
Fidrinkejo |
||||
Fin |
Finlegi |
||||
For |
Forveturi |
Foresti |
|||
Fremd |
Fremdlando |
fremdvorto |
|||
Fus' |
Fus'legi |
fus'i |
|||
Grand |
Grandurbo |
||||
G'is |
G'isdatigi |
||||
Help |
Helplingvo |
||||
Inter |
Interlinio |
||||
Jun |
Junedzo |
Junag'o |
|||
Kelk |
kelkdek |
||||
Kontrau' |
Kontrau'hare |
kontrau'vizag'e |
|||
Krom |
Kromseg'o |
krompago |
|||
Krud |
Krudmaterialo |
krudfero |
|||
Kun |
Kunporti |
kunokazi |
kunvoki |
||
Kvazau' |
kvazau'vira |
||||
Lau' |
Lau'ebla |
lau'vole |
|||
Mez |
Mezameriko |
mezepoko |
|||
Mis |
Miskompreno |
mistrafi |
|||
Mult |
Multekosta |
multalingvulo |
multsenca |
||
Ne |
Neebla |
nesimetria |
|||
Nord |
Nordeu'ropo |
||||
Nov |
Novzelando |
novedzo |
novjaro |
||
Okcident |
Okcident-Afriko |
||||
Orient |
Orient-Eu'ropo |
||||
Per |
Perlabori |
||||
Plat |
Platpano |
||||
Plej |
Plejamato |
||||
Plen |
Plenmano |
plenluno |
|||
Pli |
Plibeligi |
||||
Plur |
Plurfoje |
plurforma |
|||
Po |
Podetale |
pogrande |
|||
Por |
Porvivaj'o |
||||
Post |
Postiri |
||||
Pra |
Pranepo |
Prapatro |
Prafilo |
Praarbaro |
Prahomo |
Preter |
Preterlasi |
pretervidi |
|||
Pri |
Priparoli |
Prikonstrui |
prirabi |
||
Pro |
Propeti |
proparolanto |
|||
Pseu'do |
Pseu'doscienco |
||||
Rapid |
Rapidtrajno |
rapidperdo |
|||
Retro |
retropas'i |
retrorigardi |
retroiri |
||
Sam |
Samlandano |
||||
Sen |
Senkora |
senarbigi |
|||
Sin |
Sinteno |
sindeteno |
|||
Sol |
Solinfano |
solfilo |
|||
Sovag' |
sovag'pomujo |
||||
Sub |
Subvestoj |
subskribi |
|||
Sud |
Suditalujo |
||||
Super |
Supersigno |
superhomo |
supernutrado |
||
Sur |
Suriri |
||||
Tra |
Traveturi |
travintri |
trafrostita |
||
Trans |
Transsalti |
transdoni |
transformi |
||
Tut |
Tutlana |
tutkore |
tutlegi |
||
Unu |
Unulita |
||||
Vic |
Vicprezidanto |
vicrado |
vicpatrino |
vicfrato |
|
Vir |
Virc'evalo |
virs'afo |
Esk |
Vireska |
|
Istik |
Lingvistiko |
stilistiko |
Iv |
Produktiva |
kreiva |
Pov |
Vivopova |
Bone, c'u vi lacig'is iomete pro tiom multe da afiksoj? Ne forgesu en Esperanto estas maltro da tiaj'oj ol en la aliaj naciaj lingvoj!
Tasko: C'u vi povas formi propoziciojn kun tiuj afiksoj? Provu!
Traduku:
La plej kosta ne estas la plej bela. La pli kosta ne estas la pli bela. Tio estas plej s'atata sporto. Plej bone estus forgesi tion.
Ekzerco
Modelo A:
C'u vi memoras la perditajn gejunuloj? Fakte oni nur kredis ilin perditaj.
Modelo B:
Jen du pomoj; granda kaj malgranda. Kiun vi elektas? Mi elektas la pli grandan.
Tasko
Apliku du modelojn sur jenaj propozicioj:
C'u vi memoras la mankintan dorsosakon? _____________________________________
C'u vi memoras la vunditan knabinon? _____________________________________
Jen du au'toj; rapida kaj malrapida. Kiun vi elektas? _____________________________________
Jen du vojoj; rekta kaj malrekta. Kiun vi elektas? _____________________________________
Nova teksto
C'u oni konsideru ilin perditaj?
Ankorau' noktis, kiam ili estis forlasintaj la gastejon. Nun, post trihora grimpado, sur ofte krutaj vojetoj, la longa vico de mars'antoj iomete pau'zas; la dorsosakoj, sur kiuj estas fiksitaj skioj kaj skibastonoj, kus'as dise apud la ripozantaj grimpemuloj. Peter, la gvidisto, montras la glac'eron sur kiu ili baldau' skios. G'i estas atingebla per du vojetoj; per la kruta, ni bezonas nur unu horon, la dua estas malpli dang'era sed ni bezonas almenau' unu horon kaj duonon. Vi elektu! C'iuj elektis la unuan. La lastvintra neg'o igas la vojeton glita, kaj multaj ofte retroglitas kaj falas. Sed c'iam helpema junulo montras sin preta helpi falintan junulinon. Tiel, s'ercante kaj ridante, ili atingas baldau' la glac'eron. Finfine ili hejmeniras. Kiam la unuaj atingas la gastejon, la lastaj estas ankorau' unu horo for de g'i. C'u revenis c'iuj? Mankas John kaj japanino Noriko. C'iuj estas maltrankvilaj. C'u oni konsideru ilin perditaj?
Demandoj:
Kial la skiantoj elektis la pli dang'eran vojeton? C'u ili atingeblis la g;ac'eron? C'u c'iuj revenis gastejon? Kial ?
El Historio de Esperanto-Movado en Albanio
La Au'toro de la Esperanto-S'losilo por Albanoj
�efo Fico, filo de juristo Rauf Fico naskig'is en Gjirokastrer je la jaro 1907. Post la morto de sia patrino, sia patro sendis lin eksterlanden, en Lec'e de Italujo por studado. Tiutempe la Itala Esperantistaro organizis konkurson pri internacia lingvo. Fico gajnis la konkurson. La premio estis la rajto por unu rondirado c'irkau' la lando. Tio estis granda sukceso kaj ege stimulis junan Ficon por pluposedi Esperanton, same por disvastigi g'in. Li finstudis pri konstruing'enierado en Torino kaj postmilite laboris en sia patrio, Albanio, en diversaj konstruejoj kaj en Ministrejo pri Konstruado. Lia s'losilo por albanoj estis vere praktika, simpla, rapida metodo akompanata de vortareto. Per g'i ja lernis plurdekoj da albanoj.
C'erpita el Albana Esperantisto,1992
Matematiko
-La du montriloj de horlog'o kovras unu la alian, kiam estas la 12-a horo. La sama stato okazas sur aliaj lokoj de la cifera rondo. Kiom ofte kaj kiam ?
Unua ekvacio: 4+5=9 -Certe senerara, c'u ne?
Dua ekvacio: 4.4 +4.5 -5.9 =4.4 +4.5 -5.9 -Ankau' senerara.
--------------------------------------------------------------------------
Sumo de ambau' 5.4 +5.5 -5.9 =4.4 +4.5 -4.9
iom transformita 5( 4+5 -9) =4 (4 +5 -9)
dividita per (4 +5 -9 ) 5 = 4 !
estas evidente, ke tiu c'i kalkulo ie enhavas malkorektaj'on. Sed kie g'i sidas?