PJESA I |
||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
PJESA II |
[16] |
FJALORI |
Esp-Shqip |
Shqip-Esp |
La
Deksesa Leciono
Saluton gekursanoj! Kiel vi fartas! Bone? Mi g'ojas. Jen ni alvenis al la deksesa leciono. Ekde la dekunua leciono ni parolas kune nur en Esperanto. C'u tio malhelpas vin? C'u vi komprenas min? Klopodu ankau' vi paroli nur en Esperanto! Tiel vi ekposedos la lingvon pli bone kaj pli rapide? C'u?
Ni ripetu kelkajn afiksojn.
Sufikso "Op"
C'u vi s'atas vojag'i duope?
Sufikso"end'
Tiu letero estas skribenda.
Prefikso"Mis"
Mi mistrafis la vojon. Mi misau'dis la mesag'on. S'i misfaris la taskon.
Ankorau'foje pri la participoj de la verboj
Modelo A:
Antau' vojag'o oni estas nervoza |
Vojag'onte, oni estas nervoza |
Dum vojag'o oni estas g'oja |
Vojag'ante, oni estas g'oja |
Post vojag'o oni estas laca |
Vojag'inte, oni estas laca |
Modelo B:
Kiam g'i estas purigita, la c'ambro estas pli bela |
Purigite, la c'ambro estas pli bela |
Tasko: Agu mem lau' supre menciitaj modeloj kun la propozicioj:
Post ac'eto oni estas kontenta |
_______________________________ |
Dum dormo oni ripozas |
_______________________________ |
C'ar li estas punita la knabo ekploras |
_______________________________ |
Post kiam g'i estas studita, la leciono s'ajnas facila |
________________________________ |
Tasko: Kompletigu:
Bala_________ la c'ambron, la dommastrino estas laca. Marko iras en la kuir____ por scii, _ ili baldau' mang'os. C'iumatene la mang'aj'oj estas kuir____ de la patro, c'iuvespere ____ ili estas prepar_____ de la patrino. Tagmez_____ ambau' mang'as en la fabrik-mang'ejo. Ili hejtas la tut____ dom____ ____ elektra hejtilo. Pirug____ la c'ambro aspektas multe pli bela ______ antau'___. La filo amas la mang'____ kuirit_____ de la patrino. Portu la s'rank_____ en la salon______ kaj metu la tapis'____ sur la plank_____. La domo, ki_____ ni luas nun, estas pli bela _____ la antau'____ Tut_____ semajn______ ni bezonis por translokig'i. Se mi est____ vid_____ tiun domon antau'e, mi est___ ac'et____ g'in. Estus interes_____ scii, kiom pagas nia najbaro pro tric'ambr____ log'ejo. La infanoj ornamas si___ c'ambr____ mem. Iliaj ___ patroj tute ne helpos ili___.
Nova teksto
Pasigante la tempon babilante...
Vojag'i duope ne estas enuige; la tempo forflugis kaj jam videblis la neg'kovritaj pintoj de la bavaraj Alpoj. Forlasinte la stacidomon de la urbeto, ili demandis pri la vojo; sed pro miskompreno de la donitaj klarigoj, ili ankorau' bezonas pli ol unu horon por atingi piede la celatan gastejon en la montaro. " Se mi estus lerninta pli serioze la germanan lingvon, ni ne estus erarintaj!" diris Marko. "Jen, ni alvenas!" ekkrias John, kaj forgesante sian lacecon, li mars'as pli rapide kaj atingas la domon. Alkurante de c'ie, ridantaj kaj s'ercantaj gejunuloj salutas ilin brue. John jam estas konata de pluraj, kiuj tuj montras al ili la domegon. Ili log'os en agrable ornamitaj c'ambroj sur la unua etag'o. Iliaj kunlog'ontoj estas japano Susumu kaj la hungaro Janos'.
Demandoj: Kien veturas Marko? C'u junuloj trovis la domegon en monto rapide? Kial?
Simplaj versaj'oj por komencantoj
Tigro |
Trajno |
Vento |
Sovag'a bestego |
Monstrega serpento |
Ni g'in ie ne vidas |
similas al kato |
tutkorpe malmolas |
sed bone g'in sentas |
Montskuas g'ia bleko |
En kavoj de l'ventro |
G'i fajron incitas |
mortigas g'ia bato |
ec' homoj parolas |
kaj fumon forsendas |
Tondilo |
Transistoro |
Zebro |
Portranc'a instrumento |
Malgranda besto |
C'evalo kun longaj oreloj |
el par' da elemento |
kun stranga intestoj |
kaj strioj sur sia felo |
similaj, ne identaj |
parolas, kantas |
La stranga besto estas |
c'iam interdependaj |
en pos' de vesto |
zoog'ardena stelo |
C'erpita el C'ina Esperanto-Eldonejo, jaro 1995
El monda beletro
"Hamleto" de S'ekspiro
Kvina Akto,Unua Sceno, Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj.
- C'u s'i ricevos kristanan enterigon, c'ar s'i ja intence foriris en la monon de la felic'uloj?
-Mi diras al vi, s'i ricevos, faru do rapide s'ian tombon. La jug'isto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi s'in kristane.
-Kiel do g'i povas esti, kiam s'i dronigis sin ne pro defendo?
-Nu, oni trovis, ke tiel estu.
-Sed ili simple ne konas la leg'on. C'ar konsideru: se mi konscie min dronigas, tio c'i estas ago, kaj ago havas tri partojn: g'i konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve s'i intence sin dronigis.
He, au'skultu do, kolego-fosisto..
-Sed permesu! Jen estas la akvo-bone; jen estas la homo-bone. Se la homo iras al tiu c'i akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certe- c'u li volas au' ne -ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne c'esigas sian propran vivon.
Bone, c'u vi komprenis la enhavon. Kontrolu g'ian tradukon lau' vi kaj lau' la jam ekzistanta teksto en la albana lingvo.
Ne forgesu: En Esperanto jam ekzistas tradukaj'oj de pluraj klasikaj'oj!