PJESA I

 [1]

 [2]

 [3]

 [4]

 [5]

 [6]

 [7]

 [8]

 [9]

[10]

PJESA II

[11]

[12]

[13]

[14]

[15]

[16]

[17]

[18]

[19]

[20]

FJALORI

Esp-Shqip

Shqip-Esp


La Deknau'a Leciono

Saluton! Ni dau'rigu per gramatikaj'oj. Unue, ni ripetu kelkajn konjukciojn. Nome:

Kies

La amiko, kies patro laboras en fabriko, nomig'as Marko.

La rivero, sur kies bordoj ni promenas, estas larg'a.

Ties

Tiu arbo estas granda.

Ni dormas sub ties branc'oj.

Esperanto estas c'ies kaj nenies propraj'o.

Uzo de "Nur" kaj "Ne" depende de pozicio en propozicio.

Nur la gvidisto riproc'is lin.

 La gvidisto riproc'is nur lin.

Marko ne dej'oras c'i vespere.

 Ne Marko dej'oras c'i vespere.

Ne c'i vespere Marko dej'oras.

C'u vi povas diri kia estas la diferenco je senco?

"Kia", "Kio" kaj "Kiu" kiel rilataj pronomoj

Mi kredis lin malsag'ulo, kia li ne estis envere.

Mi kredis lin studento, kio li ne estas.

Mi kredis lin profesoro, kiu li ne estas.

Do, kia signas la karakterizon; kio-la statuton; kiu la personecon.

Rilata adverbo

Li venis la momenton, kiam mi j'us eliris.

Diru min la manieron, kiel fari tion.

Ni c'iuj konas la kau'zon, kial tio ne plu funkcias.

Prenu mielon en tia kvanto, kiom vi bezonas.

Ni parolos lau' tio, kiom permesas la deco.

Kiom da homoj, tiom da gustoj.

Tiu kiu ne laboras, ne mang'as. (C'u vere? c'e ni oni diras s'erce "kiu laboras, tiu mang'as, kaj kiu ne laboras, tiu mang'as kaj drinkas. ha..ha.).

Nova teksto

Kies mang'aj'o plej bongustos?

Trankvilig'u: John kaj Noriko ne perdig'is. Eble vi divenis, ke ili tutsimple volis esti solaj. Post du horoj, ili fine alvenis, sin demandante kial la aliaj ankorau' ne dormas. Nur Peter severe admonis du malfruig'intojn. C'u ili ne respondecis pri ilia vivo? La plejmulto vekig'is nur posttagmeze, tiel lacaj ili estis. Ili nepre devis ripozi, c'ar vespere okazos adiau'a vespero. C'iu havis ion por fari; iuj kolektis lignon, por la vespera tendar-fajro, aliaj preparis mang'aj'ojn. C'ar jen la ideo de la organizantoj: C'iuj fremdlandanoj prezentu simplan pladon el sia lando. Sekve c'ie ajn en la kuirejo staris miksantaj, gustumantaj kaj kuirantaj gejunuloj. Kies mang'aj'o plej bongustos? La vespero, au' pli g'uste la nokto viglig'as per kantoj kaj dancoj. Melodioj el c'iuj kontinentoj au'dig'as kaj kunigas tiujn gejunulojn, kies plej granda g'ojo estas vivi kaj amuzig'i kune dum kelkaj tagoj. Dank' al la Internacia Lingvo tiaj renkontig'oj estas plej fruktodonaj por c'iuj.

Respondu:

Kion faris la gvidisto Peter, kiam alvenis John kaj Noriko? Kion proponis la organizantoj? Kies mang'aj'o bongustas? Kiel finig'is la nokto?

 

Fragmento el la rakonto "La Kanzono" de Ismail Kadare

Envere la novaj kanzonoj en la montaro estis tre raraj, tamen ili ekzistis, samtiel estis ankau' kanzonoj por la vivuloj. C'u neniu ne prikantos min iam?-li pensis kaj kunigis la brovojn c'iam pli de tago al tago.

Unu tagon, en la merkato de fora urbo, li mortigis homon g'uste en la mezo de unu kafeterio. Tiu homo devenis de familio, kun kiu sia gento devus sangveng'i ekde jaroj. Sed ne estis sia vico fari tion, c'ar sia gento estis tre granda, kaj li estis la plej malproksima parenco de la lasta mortigito inter ambau' familioj. Tamen li sin endang'erigis g'uste en la mezo de kafeterio. Sed ankau' post c'i tiu evento neniu ne prikantis lin. Dum mallumaj vesperoj, li envane atendis au'skulti sian kanzonon. La vesperoj pasis unu post la alia, malvarmaj, enuigaj kaj mutaj.

Neniam, neniu?-li pensis pala, rigardante siajn lacajn kunvilag'anojn, revenintaj c'iuvespere kun unu dorsosako da maizo el foraj lokoj.. Tio signifas neniam, neniu.

Elalbanigis Bardhyl Selimi

Tasko:

Traduku c'i fragmenton kaj komparu vian tradukaj'on kun la originalo en la albana lingvo (Ismail Kadare, Verkaj'oj IV )

 

Kaj nun ni legu ion pri la vivo de fama albandevena virino, Patrino Tereza

RICXECO ESTAS BONA SERVUTULO SED MALBONA SINJORO

(Rakonteto pri granda albanino)

Cxu vi auxdis pri patrino Tereza, tiun grandan virinon bonfaran kiu mortis antaux du jaroj en urbego Kalkuto de Hindio?

Sxia vera nomo estas Gonxhe(gongxe) Bojaxhi(bojagxi) kio en la albana signifas respektive "jxus malfermigxonta floreto" kaj "farbisto".

Patrino Tereza estis filino de ricxa familio el Prizeren, urbo en Kosovo, regiono logxata pli ol 90% el albanaj etnuloj, kiu suferis lastatempe militon altruditan de serbaj sxovinistoj. Prizeren trovigxas tuj apude de la landlimo kun Albanio kaj tra gxi pasis centmiloj da rifugxintoj, forpelitoj el Kosovo al Albanio pro terurajxoj, murdoj, bruligoj kaj bombadoj fare de la serba armeo.

En Prizeren pli ol cent jarojn antauxe kunvenis reprezentantoj el la tutaj albanaj teroj por decidi kiel defendi sian patrion de sxovinismaj balkanaj sxtatoj.

Gonxhe Bojaxhi naskigxis je 27-a de auxgusto en Skopje (albane Shkup-sxkup), alia urbo grandparte logxata tiutempe de albanoj

La patro de Gonxhe, Kola, estis homo tre bonkora. Mem Gonxhe skribas pri li la jenon: "Mi memoras la vortojn ripetatajn de mia patro: mia filino, neniam ricevu panpecon sen dividi gxin kun la aliaj" aux "egoismo estas grava spirita malsano kiu sklavigas vin kaj igas vin servutulo de ricxeco malpermesante fari bonojn al la homoj. Ne forgesu ion: la ricxeco estas bona servutulo sed malbona sinjoro"

Sxi havis felicxan familion, gajplenan kaj amplenan kaj serenan infanecon. Kvankam sxi studis en laika lernejo la tuta familio ricevis sanan kaj profundan religian edukitecon.

La patrino de Gonxhe, nomigxis Drane. Ankaux sxi devenis de fama urbo apud Prizereno, Gjakova(gxakova). Gonxhe skribas ke sia patrino prizorgis cxion en la hejmo cxar la patro ofte forestis pro laboro. Vespere la patrino iom hastis por finfari siajn laborojn por ke arangxi kiel eble plej bone la alvenon de la patro. Ni tiam ne bone komprenis sxian konduton, ecx ni ridetis pro tio, sed nun mi scias kiom grava tio estas por la familio.

Post la morto de patro Gonxhe memoras ke ilia hejmo cxiam atendis kaj bonvenigis gastojn, ofte malricxajn. -Kiam mi demandis kiuj estas tiuj homoj alvenantaj tagon post tage gaste, la patrino diris ke ili estas parencoj, sed poste mi komprenis ke ili ja estis malricxuloj de la urbo.. Mi rememoras vidvinon kun multaj gefiloj kiu baldaux mortis kaj mia patrino kreskis sxiajn gefilojn kiel la siajn.

Je 12 jaragxo, kiel Gonxhe mem diras, sxi auxdis en la sino de familo la vokon de Dio kaj ekdeziris sin dedicxi al Li. Ses jarojn sxi pregxis kaj poste findecidis farigxi monahxino. La 20-an de auxgusto 1928 sxi alsendis leterpeton al "Fratinoj de Loreto" en Dublino, kiuj havis kelkaj misiejoj en Hindujo. La 26-an de septembro sxi ekvojagxis trajne al Zagrebo akompanata de patrino Drane kaj fratino Age. Je 1-an de oktobro 1928 Gonxhe kaj slovena samideanino Betilka Kajncx dauxrigis sian vojon tra Auxstrio, Svisujo, Francio, poste sxipe al Londono kaj denove trajne al Dublino. Du monatojn poste, gxuste 1-an de decembro sxi ekvojagxis sxipe al Hindujo. Dumvoje sxi verkis poeziajxon el kiuj ni elcxerpas nur strofon:

Mi lasas la hejmon kor-lanterna,

la naskigxlokon kaj parencaron,

mi iras al Bengalio malricxa,

tien, al fora mondorando.

En sia juna nobla koro bolis cxefdemando: Kion mi povas fari por tiuj cxi malricxuloj por ke kiel eble mildigu ilian suferon?

Pasis du jaroj da sinpreparo por la rolo de misiisto. Fratino Tereza, eksa Gonxhe nun helpas kvalifike la malricxulojn laborante kiel flegistino, poste ankaux kiel instruistino de cxirkaux 4000 knabinoj de la lernejo de St.Marija.

20 jarojn poste sxi decidas sin dedicxi senpere al malricxuloj, elirante de la misiiejo kaj aligxante al la amasoj. Sxi farigxis tiel "misiisto de amo". Sxi arigis samideaninojn el 92 landoj, devenintaj de diversaj naciecoj, popoloj, kulturoj, tavoloj. Cxirkaux 430 kunvenejoj estas jam starigitaj de sxi en la tuta mondo.

Sxi alvenis viziti sian patrolandon, Albanion nur je 1989 jaro cxar antauxe la eksa komunisma regximo ne permesis eniri la "religiulojn".

En Albanio vivis kaj mortis sia patrino Drane je la jaro 1972 kaj fratino Age je jaro 1973. Frato Lazaro mortintis antauxe.

La Patrino Tereza pluglorigis sian patrolandon, Albanion. Dum sia vizito en Budapesto en la jaro 1989 la kardinalo Paskaj diris: "Ne povas estis malgranda popolo tiu kiu jam donis tian Grandan Patrinon, Patrinon Tereza".

Verkis Bardhyl Selimi Mezini

Tasko:

Traduku la tekston kaj klopodu rediri tion per viaj propraj vortoj. Kurag'u kaj sukceso!

  

Pas(Malantau'en)               Ballina(C'efpag'o)               Perpara(Antau'en)