PJESA I

 [1]

 [2]

 [3]

 [4]

 [5]

 [6]

 [7]

 [8]

 [9]

[10]

PJESA II

[11]

[12]

[13]

[14]

[15]

[16]

[17]

[18]

[19]

[20]

FJALORI

Esp-Shqip

Shqip-Esp


La Dekkvina Leciono

Bonan matenon! Ni dau'rigu kun gramatikaj'oj!

La prepozicioj kiuj postulas la infinitivon estas :

antau' ol, anstatau', krom, por, sen

Jen ekzemploj:

Oni devas lavi la manojn antau' ol mang'i. La patrino s'atis ripozi anstatau' veturi trajne. Marko povas nenion fari krom atendi c'e la vojrando. Por s'pari monon oni faras multon mem. Li foriris sen saluti nin. Adiau'i sen plori.

Uzo de "C'u"

C'u mi lavu min tuj? C'u mi kisu vin? C'u mi skribu leteron?

Uzo de "Pli" kaj "Plu"

Mi ricevis nur ducent lekojn, ne unu lekon pli. Baldau' li ne plu havos monon en siaj pos'oj. Ni ne plu veturos.

Tasko

Traduku:

Unue oni laboru, poste oni ludu! Unue oni lernu la lecionon, poste oni amuzig'u!

Unue oni legu libron, poste parolu pri g'i. Unue oni kaptu fi'son, poste metu paton sur fornon!

Unue oni varmigu la supon, poste oni mang'u g'in! Unue oni diskutu, poste oni decidu!

Ni rememoru la numeralojn!

Mi havas dek librojn. Mi posedas dudekmilojn da lekoj. Dek lernantoj c'eestis. Kiom da libroj vi alportas? Kvar kaj du faras ses. Forigu la ses! La prelego dau'ris c'irkau' du horojn. La prelego dau'ris horojn c'irkau' du. C'irkau' du horoj pasis. Venis g'is tridek lernantoj. Li povis kus'i ok g'is nau' horojn. Mi havas centon da pomoj. Li arigis kelkdek voc'oj. Post dekkelke da sekundoj g'i eksplodig'is. En la deknau'a jarcento viglig'is nia renesanca movado. La dekkvinan de decembro naskig'is li. Je la tria posttagmeze ni renkontig'os kune. Frederiko la dua estis granda reg'o. Li ricevis duoblan sumon da mono. Ili kolektis duoble da pano. Duobligu vian profiton! El multaj milonoj farig'is milionoj. Akiro kaj perdo rajdas duope. La lernantoj venis po kvar. Ili ricevis pomojn po kvin. C'u infano ricevis kvin pomojn? Ili ricevis po kvin pomojn. Ili vendas podetale, pogrande, pobotele, poskatole . Multope ni pli frue finos la laboron ol unuope.

Vidu la diferencon:

Ili ricevis po kvin pomojn. Ili trinkis vinon po du glasoj.

Nova teksto

Vizito c'e konato

Marko veturis al universitato, kie sia konato havas c'ambron. Li ankorau' ne rekomencis la lecionojn sed laboris. Marko staras antau' la pordo de c'ambro kaj au'das ridojn, ec' ridegojn. Sia amiko Henrik kartludas brue kun siaj kamaradoj. Kiam li ekvidis Markon ekkriis: Saluton, Marko! Vi estas sendito de Dio! Sidig'u, ni nepre bezonas kvaran ludanton! Estas multe por rakonti. La venontan tagon Henrik vizitigas al Marko la urbon. Ili admiras la belegan katedralon kaj promenas lau' la bordoj de la rivero. Ankau' la Palacon de Eu'ropo ili vizitas. Ili estas en Strasburgo. "C'u la reprezentantoj de Eu'ropo tie parolas Esperanton?" demandas Marko.

"Bedau'rinde, ankorau' ne ", respondas Henrik, "sed Esperanto estos la pontlingvo de la futura Eu'ropo..."

Tasko: rediru la tekston per viaj propraj vortoj!

El la albana literaturo

Unuaj venkoj de albanoj (1444-1450)

Neniu dubis ke turkoj, post favora momento, j'etig'us kontrau' ribelinta Albanio. Pro tio, post la fino de laborado de la kunveno, Skanderbeg decidis sian c'efan atenton al frua organizo de la albana armeo kaj al aliaj defendaj mezuroj. Estis klara ke Skanderbeg celis krei armeon kiu diferencus de dungataj bandoj au' neorganizataj kamparanaj rotoj, kiel tio estis c'e feu'doj. Ili ne estis kapablaj batali kontrau' turkaj jenic'eroj kaj spahioj. Skanderbeg, mirinda konanto de bonaj kvalitoj de la turka armeo kaj de g'iaj mankoj, celis krei novan albanan armeon, disciplinantan, bone preparantan kaj pretan batali gis la fino kontrau' malamiko.

Por kreado de tia armeo oni bezonis komenci jamde fundamento. Pro tio Skanderbeg, kiel notas liaj biografiistoj, en la au'tuno de 1444 persone trairis tutan landon, iris de vilag'o al vilag'o, klarigis al kamparanoj signifon de milita mobilizo, aplikita unuafoje en Albanio kaj partoprenis al enskribado de rekrutoj. Samtempe, li inspektis fortikaj'ojn, kontrolis ilian militpretecon, ordonis ripari kaj plifortigi ilin, studis vojojn je kiuj povus pasi malamikaj armeoj, kreis reton de informado, kiu povus sciigi al li pri movadoj de la c'efa formacio de turkaj armeoj kiam aperus en albanaj landlimoj.

Tradukis Vasil Pistoli ( jaro 1967)

Tasko: Traduku la tekston en Esperanton, notu en g'i la uzon de akuzativo.

  

Pas(Malantau'en)               Ballina(C'efpag'o)               Perpara(Antau'en)