PJESA I

 [1]

 [2]

 [3]

 [4]

 [5]

 [6]

 [7]

 [8]

 [9]

[10]

PJESA II

[11]

[12]

[13]

[14]

[15]

[16]

[17]

[18]

[19]

[20]

FJALORI

Esp-Shqip

Shqip-Esp


La Dekkvara Leciono

Saluton! Hodiau' ni ekzercos la Akuzativon.

Vidu ekzemplojn:

Marko mang'as frukton. Frukton mang'as Marko. Marko konas tiun, kiun vi serc'as. Marko estas tiu, kiun vi serc'as. Bonan tagon! Saluton! Mi iras mian propran vojon. Mi iros Parizon. Mi revenas domon. Mi revenas hejmen. Mia vojag'o Hispanujon. Li mortis la morton de la herooj. Mi sciigas vin la novaj'on. Li petas min grandan sumon. Mi sendos la libron lundon. Li restis plurajn horojn. Ni venos la dek-trian de Junio. Mi au'das lin kanti. Li igis la kuraciston veni. Traduku tiun tekston en Esperanton. Traduko en la anglan. La urbo estas dividita en du politikajn opiniojn. Kion mi faru koncerne mian filon?

Vidu la distingon:

Mi promenas en la parko

 Mi promenas en la parkon

Li kuras post Marko

 Li kuras post Markon

Noto: Ambau' formoj estas akcepteblaj: Li aperis sur la scenejo. Li aperis sur la scenejon.Vi frapis sur la pordo. Vi frapis sur la pordon

Vidu la distingon:

Marko batis Petron anstatau' Pau'lo

 Marko batis Petron anstatau' Pau'lon

Mi konis lin kiel studento

 Mi konis lin kiel studenton

Mi amas lin pli ol mia frato

 Mi amas lin pli ol mian fraton

Modeloj de propozicioj kie oni uzas la aktivajn kaj pasivajn formojn de la verbo.:

A. La patrino volas purigi la c'ambron. G'i jam estas purigita de Ana.

B. Multaj turistoj vizitas la katedralon. La katedralo estas vizitata de multaj turistoj.

C. Venu! Mi petas! Ne petu, postulu ke li venu!

Tasko: Diru mem kelkajn propoziciojn tiajn.

Nova teksto

Ne antau'vidita renkonto

Marko nun trovig'as en la stacidomo. Li plu vojag'os al Bavario, kie okazos renkontig'o de junaj esperantistoj. Por ke li alvenu akurate, li decidis veturi per la trajno. Atendante sur la kajo, li subite ekau'das malantau' si "Saluton, samideano! Mi nomig'as John! Vers'ajne vi veturas al Bavario. C'u ni vojag'u kune?" Diris tion juna anglo, kiu estis vidinta la verdan stelon gluitan sur la dorsosako de Marko. Ambau' nun sidas en la kupeo kaj vigle babiladas. Esperantistoj estas tre parolemaj. Multnombraj kaj diversaj estas la diskutataj temoj. La aliaj vojag'antoj sin demandas cerbumante, kiun lingvon tiuj junuloj parolas tiel flue. Ili miras ke tiuj junuloj sin komprenas tre facile kaj ankau' ili ekvolus tiel bone komprenig'i en internaciaj rilatoj.

Demandoj:

Kion au'das Marko dum li atendas la trajnon? Kiel John scias, ke Marko estas esperantisto? Kiel aliaj vojag'antoj opinias pri la lingvo parolata de ambau' junuloj?

Aliaj gramatikaj'oj:

Uzo de "de"

Marko estas salutata de John. La paroloj diritaj de Marko eniris ties orelojn.

Uzo de "per"

La porko estis mortigita per kuglo. Ni vidas per okuloj, ni iras per piedoj, ni laboras per manoj.

Traduku:

Detyra e sht�pis� u zgjidh nga t� gjith� nx�n�sit. E gjith� puna u krye me krah�. Gjuha e folur nga ilir�t �sht� n�na e shqipes. Letr�n po e d�rgoj me post�n elektronike.

Uzo de "ke"

Mi demandas, c'u li havis agrablan vojag'on. Li petis, ke mi helpu lin. La vendisto postulis, ke mi pagu tuj. La amiko skribis, ke mi respondu lin baldau'. La patro promesis, ke li donacos min pli belan skribilon.

El Historio de Esperanto

Projektoj de Internaciaj Lingvoj

Oni dividas la projektojn de internacia lingvo en du kategorioj kaj distingas lingvojn "a priori" kaj lingvojn "a posteriori". La lingvoj "a priori" estas kunmetitaj el arbitraj elementoj nur grupigitaj lau' logikaj principoj. Al ili apartenas ekzemple la projekto "Solresol" de Sudre, bazita sur la muzikaj notoj.

La lingvoj "a posteriori" kontrau'e prenis siajn elementojn el la ekzistantaj naturaj lingvoj. Nur sur tiu bazo praktika solvo de la mondlingva problemo estas ebla, kiel pruvas Esperanto, kiu apartenas al tiu c'i kategorio.

El la Monda Beletro

Aleksander Pus'kin: Letero de Tatjana al Anjegin

Mi skribas al vi -kio plia?

C'u vortoj diri povas pli?

Mi scias : nun per ironia

mals'at' min punu rajtas vi.

Sed vi, se havas vi pri mia

mizer' ec' guton da kompat',

min ne forlasos en c'i stat'.

Komence volis mi silenti,

kredu, neniam el c'i font',

ekscius vi pri mia hont',

se povus mi esperon senti,

ke mi vin vidos -iam ajn,

ec' se nur tagon dum

semajn'

por au'di vin, kaj je

respondo

okazon havi, kaj -dum tag',

kaj nokto-revi en imag'

pri vi g'is nova

ekrenkonto.

C'erpita de Juna Amiko,dec.99

Tasko: Traduku g'in en la albanan! Lernu g'in parkere!

  

Pas(Malantau'en)               Ballina(C'efpag'o)               Perpara(Antau'en)