PJESA I

 [1]

 [2]

 [3]

 [4]

 [5]

 [6]

 [7]

 [8]

 [9]

[10]

PJESA II

[11]

[12]

[13]

[14]

[15]

[16]

[17]

[18]

[19]

[20]

FJALORI

Esp-Shqip

Shqip-Esp


La Dekdua Leciono

Saluton! La kompleksaj tempoj de la verbo estas iom malfacilaj, c'u ? Ni devas ripeti ilin de fojo al fojo. Hodiau' klopodu formi propoziciojn kun la subaj vortogrupoj:

estis

estas vizitintaj

la gejunuloj estos vizitantaj

estus vizitontaj

estu

C'u vi povas traduki ilin albanlingven?

Bonvolu noti:

Tuja futuro formig'as per tuj +futuro. Ekz. Ili tuj foiros.

La uzo de "Tute ne". Ekz. Li tute ne parolas japane.

La uzo de "Ne tute". Ekz. Tio ne tute estas vera.

Ekzistas ankau' en Esperanto tiel nomataj "senpersonaj verboj". Jen ili: Pluvas, s'ajnas, neg'as, eblas.

Ekz. Tutan hierau'on pluvis kaj neg'is. S'ajnas al mi ke vi estas iom ebria. C'u eblas telefoni vin je la sesa?

Traduku:

skii 

parkejo

gvidisto 

beligi 

benzinujo

motorcirklo

skianto

remilo

s'ipestro

rajdanto

pos'tkarto 

dizelmotoro

gastejo 

kampadejo

kampadisto

stampilo

hotelestro

policisto

leterportisto

trafiks'ildo

oceans'ipo

flughaveno

postveturilo

Posedaj Pronomoj

Ekzemploj :

Mia libro estas interesa; la via ne. Viaj libroj estas interesaj; la s'iaj ne.

Via pano estas pli fres'a ol mia. Kies ludilo estas tiu?

Esperanto estas c'ies lingvo. La situo de la urbo estas favora .

 

Nova teksto

Kien vi estas vojag'onta?

Vers'ajne vi demandas vin, kien Marko estas vojag'anta? Eble al Japanio ? Fakte la japana samideano ja estis invitinta lin, sed la flugo estus tro multekosta. Eble li iam vizitos Japanion, ekzemple post kiam li estos finstudinta en la universitato. Nun li estas malkovronta Eu'ropon! Kiel ano de Esperanto -Asocio, li scias en kiuj urboj estas grupoj. Fine alvenas la granda tago! Estas la sepa kaj duono, kaj Marko matenmang'as. Kutime li estas mang'emulo, sed hodiau', pro nervozeco, li tute ne havas apetiton. La gepatroj jam estas finmang'intaj de longe; la patro donas al sia filo lastajn konsilojn dum la patrino malfacile kas'as sian malg'ojon, pro tio ke sia filo vojag'os tute sola.

Demandoj:

Kial Marko ne flugas al Japanio? C'u li estas invitita al Japanio? Kiam li povus viziti tiun foran landon? Kiel li vojag'os nun ?

 

Legaj'o

La vivo de Zamenhof

Lazaro Ludoviko Zamenhof naskig'is la 15-an de decembro 1859 en Bialystok, en tiama rusa Polujo, kie lia patro, Marko Zamenhof, havis lernejon kaj instruis francan kaj germanan lingvojn. Lia patrino instruis al li, ke c'iuj homoj estas fratoj, sed en la stratoj de sia naskig'urbo la juna Zamenhof estis atestanto de konstantaj malpacoj inter la kvar gentoj, kiuj log'is tie: poloj, rusoj, hebreoj kaj germanoj. Evidente la fakto, ke tuj homoj ne komprenis la lingvojn de la aliaj, estis unu el la c'efaj kau'zoj de la miskomprenoj. Tio jam frue vekis en la sentema knabo Zamenhof la deziron interfratigi la homojn per komuna lingvo, kaj tiu ideo okupis lin dum lia tuta vivo.

C'u vi jam scias iom pri la vivo de Zamenhof? Ne forgesu tion! G'is la revido!

  

Pas(Malantau'en)               Ballina(C'efpag'o)               Perpara(Antau'en)