PJESA I

 [1]

 [2]

 [3]

 [4]

 [5]

 [6]

 [7]

 [8]

 [9]

[10]

PJESA II

[11]

[12]

[13]

[14]

[15]

[16]

[17]

[18]

[19]

[20]

FJALORI

Esp-Shqip

Shqip-Esp


La Dekunua Leciono

La kompleksaj Formoj de tempoj de la verbo

a) per helpverbo

Mi estis skribinta

 La letero estis skribita

Mi estas skribinta

 La letero estas skribita

Mi estos skribinta

 La letero estos skribita

 

Mi estis skribanta

 La letero estis skribata

Mi estas skribanta

 La letero estas skribata

Mi estos skribanta

 La letero estos skribanta

 

Mi estis skribonta

 La letero estis skribota

Mi estas skribonta

 La letero estas kribota

Mi estos skribonta

 La letero estos skribota

b) per participoj

Mi skribintis

 G'i skribitis

Mi skribantis

 G'i skribatis

Mi skribontis

 G'i skribotis

 

Mi skribintas

 G'i skribitas

Mi skribantas

 G'i skribatas

Mi skribontis

 G'i skribotis

 

Mi skribintos

 G'i skribitos

Mi skribantos

 G'i skribatos

Mi skribontos

 G'i skribotos

Ekzemploj :

Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis konstruita

Kiam oni estis konstruanta vian domon, oni estis konstruinta la mian.

Oni transportis lin en hospitalon , en kiu li estis operaciita.

 

Nova Teksto

La Vojag'onto

C'u vi memoras pri nia amiko Marko? De unu monato kaj duono li laboras kiel helplaboristo en la fabriko. Lia laboro ne estas tre laciga; ofte li havas tempon por pensi pri la bela vojag'o, kiun li faros dank' al la mono, kiun li nun gajnas. C'iam li revas pri vojag'oj. Kiam li estis knabeto, li kutimis iri al la stacidomo por rigardi la trajnojn, kiuj haltis tie. Li enviis la staciestron, kiuj rajtis haltigi ilin. Vojag'intoj elsaltis, dum la trajno ankorau' rulig'is; sur la kajo vojag'ontoj jam serc'is liberajn sidlokojn per la okuloj. Kien ili ekveturos? C'u al Germanio, c'u al Svislando, c'u al Pollando? Marko baldau' mem forvojag'os. Li povas fari tion ekde nun, sed c'ikaze la fabrikestro pagus al li nur tri kvaronojn de la salajro. Pli bone resti ankorau' kelkajn tagojn.

Tasko : Respondu al la demandoj:

Kial Marko nun laboras? Kion revas li? C'u tio eblas? Kial li ne forvojag'as ekde nun?

Traduku en la Albanan:

Jug'ito estas homo, kiun oni jug'is

Jug'ato estas homo, kiun oni jug'as

Jug'oto estas homo, kiun oni jug'os

La tempokomplemento

Matene mi bone laboras = la matenon mi bone laboras

Hodiau' mi laboris la tutan tagon. = La postan tagon li revenis.

 

Skizoj pri Historio de Internacia helpa Lingvo en Albanio

Doc. Vasil Pistoli

La internacia helpa lingvo Esperanto estas kreita en 1887 de pola okulisto Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917). S'ajnas ke la unua albana esperantisto estis Mark Kakarriqi, kiu lernis Esperanton en Parizo en 1907. Lau' "Enciklopedio de Esperanto" p:22-23, la unua albana Esperantisto estis Laz�r Shantoja en Shkodra en 1913. La malnova Esperantisto Janko Pali kiu renkontis Laz�r Shantoja-n en 1912, memoras ke li sin ekokupis pri Esperanto pli frue. En 1928 estis eldonita en Albanio Esperant-lingva verko pri Skanderbeg, 144 p. kompilita de Cuk Simoni kun antau'parolo de c'eha profesoro Milos' Subas'. Mem Janko Pali lernis Esperanton en 1926, kaj en 1931 farig'is membro de UEA. Post du jaroj li skribis artikolon pri albana historio kaj lernejo eldonita en la "Internacia Pedagogia Revuo" de Dresdeno (Germanujo). Same lau' "Enciklopedio de Esperanto" la unua lernolibro pri Esperanto en Albanio aperis en 1928.

C'u vi komprenis la enhavon? Ne forgesu tiajn faktojn el nia movada historio! G'is revido!

  

Pas(Malantau'en)               Ballina(C'efpag'o)               Perpara(Antau'en)